(Parto)

Li denove tralegis la kritikon en la matena ĵurnalo, kaj sentis tiaspecan kontenton kaj liberecon kiel lastfoje en sia junaĝo, kiam ĉe lia unua ekspozicio amasiĝis la publiko, kaj li, ankoraǔ nekonato starante inter la vizitantoj aǔskultis la entuziasmajn laǔdajn vortojn. Tiam lin ekregis eǔforia vivĝojo kaj li vidis antaǔ si la estonton, en kiu la unusola certeco estis lia talento, la plej grava certeco kaj garantio de la venko.

          Kaj jen, nun alvenis la venko. Kiam li la antaǔan tagon transprenis la ŝtatan honorigon, li ankoraǔ ne estis feliĉa. La akcepton, sufiĉe ekskluzivan kaj aranĝitan je lia honoro, partoprenis pli multnombre liaj malamikoj ol amikoj. Moranon pleje ĝenis la gratulvortoj de la deĵoranta granda kritikisto, Z,, ĉar Moran ne estis certa pri tio, ĉu la samajn vortojn, kiujn li mallaǔte diris, flustratajn dum manpremado, Z. inklinus skribi ekzemple ankaŭ sur la paĝoj de la Pentroarto kaj Literaturo. (Malantaŭ de lia dorso ĉiuj nomis Z.-n jene: la deĵoranta granda kritikisto, en kiu esprimo la vorto deĵoranta  signifis efemerecon, la granda malgrandecon, kaj la kritikisto tion, ke li ne apartenas al ni, kvankam tiu ĉi konstanta epiteto ne donis kaŭzon por ofendiĝo, ĉar ĝi sonis iom afable.)

Hodiaǔ ĉiuj duboj de Moran estis for. Z. trovis pli vastan forumon ol estas la Pentroarto kaj Literaturo, nome la plej disvastigitan matenan ĵurnalon, en kiu la priartan rubrikon preskaǔ plenigis la artikolo pri Moran kaj la titolo estis elokventa: Dankon, Majstro!

 Ĝis nun Majstro nomis lin nur liaj disĉiploj, por ĉiuj ceteraj li estis simple sinjoro Moran aǔ en la plej bona kazo sinjoro artisto.

Majstro. Tiu ĉi alparolo estis ne nur nova, sed ankaǔ bizara por li. Tamen post pli longa esplorado liaj okuloj alkutimiĝis kaj eldirante la titolon por si mem. Li trovis ĝin tute ĝusta.

– Ne estas en ĝi ajna troigo – li pensis, kaj dume komfortiĝis en sia brakseĝo – jen, ne estis superflua la kvardekjara senĉesa laboro. La malkompromisemo, la daǔra sekvado de la vojo propravole elektita. Artaj kaj politikaj direktoj naskiĝis kaj formortis, li ĉion vidis,  aŭdis, sed ne lasis sin influi.

– Ĉiam mi diris: se vi deziras, ke oni respektu vin, vi devas teni vin malproksime. Kaj jen, nun montriĝas, ke mi pravis…