(Parto de la romano)

          Ota Krátky ne estis favorato de la sorto. Kaj ankoraŭ malpli de la Husák reĝimo. Pri tio ĉi li ĉiutage konsciiĝis malfermante okulojn en sia ĉambro sur la kvina etaĝo de la fraŭla hejmo en la strato Pod Zvonařkou kaj ellitiĝante el la knaranta, rustumita soldata ferlito, kiu servis al li kiel kuŝloko. Lia unua penso  kutime estis: hodiaŭ kio ne estas? Nome, matene aŭ akvo, aŭ elektro, aŭ ambaŭ ne estis. Tro multaj volas samtempe lavi sin, jen la problemo, diris la domzorgato, ne mirinde, ke la akvo rapide elĉerpiĝas! Alifoje li respondecigis la nesufiĉan akvopremon, pro kio la altajn etaĝojn ne atingas sufiĉe da akvo. Pro la elektrokurentaj paŭzoj laŭ li kulpas la troŝarĝita reto, kiam  cent dudek viroj volas samtempe sin razi aŭ kuiri kafon. Do, ĉiu skoldu sin mem pro la absurda pretendo, ke matene volas laviĝi kaj havu konsciencriproĉon pro la nefarita razado kaj kafo! Tiel pensas tiuj ĉi, la potenchavantoj, por ke la kolero ne direktiĝu al la disfalinta socialisma sistemo, indigniĝis Ota.

      Tiun ĉi septembran tagon en la kvina etaĝo akvo ne estis, oni devis descendi al la subteretaĝa komuna lavejo. Kun bunta blasfemado Ota ĵetadis en saketon sapon, viŝtukon, dentopaston, dentobroson kaj ekiris laŭ la ŝtuparo, ĉar elevatoron oni ne konstruis en tiu kazernosimila konstruaĵo en la tempo de la Monarĥio antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj. En la malsupra etaĝo evidentiĝis, ke varma akvo ne estas, do Ota abunde fluigis al si malvarman duŝon. Kiel siatempe dum la soldatservo, li pensis, almenaŭ mi vekiĝos.

       Li estis ankoraŭ  iom malsobra post la hieraŭ vespera fraŭlofesto. Hieraŭ li sufiĉe multe drinkis, kial ne, estonte li devos sin reteni. Apud la junedzino li ne plu povos daŭrigi sian de multaj enviatan fraŭlan vivon, kiun li mem jam delonge enuis. En la pasintaj sep jaroj, post la divorco de sia unua edzino, vane li ludis kun la ideo de nova edziĝo,  ĝis kiam li ne renkontis Lilin, lia plano ne efektiviĝis. Antaŭ nelonge ol li ekkonis Lilin, li havis konkretan planon, nome ke li edziĝos al okcidenteŭropa fraŭlino kaj poreterne forlasos tiun ĉi teruran landon, sian naskolandon, kie la intencon de la reganta reĝimo rilate la estonton anoncas tutlande grandegaj afiŝoj:  „antaŭen sur la lenina vojo”, „kun Sovetunio ĝis la lasta horo”. Ota opiniis, ke ne havas sencon atendi lastan horon de la Sovetunio, ĉar la subpremanta imperio eltenos ĝis la mondofino, aŭ se ne ĝis tiam, certe ĝis la fino de lia vivo. 

     Ota en la antaŭa jaro, 1976 iĝis tridekkvin jara, kaj esperis vivi ankoraŭ almenŭ tridekkvin jarojn, kaj neniel volis pasigi tiun tempon kiel soveta subulo. Kiam li tion ĉi bele planadis,  kun io ne kalkulis: kun la amo.

       La amo venis neatendite, forbalais ĉiun planon kaj Ota nun devas cerbumi, kiamaniere li kreu por Lili kaj por si mem viveblan medion en tiu ĉi prizonlando. Ilia situacio el multaj vidpunktoj ne estis simpla. Lili estis hungarino kaj eĉ unu vorton ne parolis ĉeĥe. Ota estis ĉeĥo, pli precize moraviano, kaj ne parolis hungare. Kiam ili diris tion al aliuloj, tiuj plejparte ridetis kaj iel tiel reagis: „vi eĉ ne devas paroli, ja internacia lingvo de la amo estas kiso kaj ĉirkaŭbrako”, „vi almenaŭ ne povas kvereli”. Tamen Lili kaj Ota havis unu komunan paroleblan internacian lingvon, nome la tiutempe laŭmodan Esperanton, pere de kiu ili perfekte komprenis unu la alian.

       Kiam ili interkonatiĝis, kun miro malkovris, ke krom Esperanto ili havas multon komunan malgraŭ tio, ke ili plenkreskis en malsamaj landoj, aliel estis edukitaj kaj alio altiris ilin en la apartan mondon de la esperantistoj. Ili ambaŭ estis provincanoj, kiuj pro siaj universitataj studoj transloĝiĝis al la ĉefurbo, en la filozofia fakultato ili frekventis instruistan fakon, poste anstataŭ esti mezlerneja instruisto ili preferis labori kiel ĵurnalistoj, kaj ke la simileco estu ankoraŭ pli absurda, por fakteritorio ili ambaŭ elektis la eksterlandan politikon.

       La gejunuloj, kiuj antaŭe neniam vidis unu la alian, kelkajn tagojn post ilia interkonatiĝo decidis kunligi siajn vivojn. Tio okazis jam pli ol antaŭ unu jaro, depost tiam ili devis venki sennombrajn malhelpojn por povi geedziĝi. Burokrataj preskriboj de ambaŭ landoj kvazaŭ adicius, Ota kaj Lili nur la pasintan semajnon sukcesis aperi antaŭ matrikulisto en unu geedzeca salono de Budapeŝto.  Ambaŭ sciis, ke ili devas kalkuli neantaŭvideble longan tempon ĝis havi propran loĝejon por kune loĝi. Ili decidis iom superruzi la burokration jene: Lili transloĝiĝos al Prago, Ota kontrabandos ŝin en la fraŭlan hejmon, poste estu kiel estos! Ili kune vizitos loĝejsekciojn de la ĉefurbaj distriktaj konsilioj, kaj klopodos fari bonan impreson. Rideto de la ab ovo senvorta, ĉarma, juna virino veninta de trans la landlimo espereble favore influos la oficistojn, pensis Ota.

      Entute unu-du semajnoj, kaj Lili estos tie ĉi. Ĝis tiam lin atendas multaj taskoj, necesas malaperigi el la ĉambro la soldatan ferliton, kaj aĉeti unu, al ili ambaŭ taŭgan je lito malfermeblan kanapon. Vestoŝranko ankaŭ estus bezonata, la vestoj de Lili ne povas pendi en najloj sur la muroj kiel la liaj, kvankam kiu scias, tiuj eble plibeligus la dezertan ĉambron, meditis Ota. Ĉiukaze li devas aĉeti novan elektran forneton, ĉar la nuna foruziĝis pro la daŭraj elektrokurentaj paŭzoj, do, ĝi hazarde ne mortbatu Lilin! Ankoraŭ hodiaŭ li iros al la Magazeno Majo, tie li povas aĉeti ĉiujn ĉi aĵojn, kompreneble nur tiam, se iu ne estas manka varo. Ĉar la vivon de la praganoj kaj ĝenerale de la civitanoj de Ĉeĥoslovakio daŭre amarigas ankaŭ la manko de varoj. En tiu ĉi jaro la potenculoj rulumas kiel ŝtonegojn preskaŭ neelteneblajn malfacilaĵojn antaŭ la ĉiutagan vivon. La popolo ribeladas, grumblas, sed vane estas manifestadoj, amasprotestoj, la situacio ne ŝanĝiĝas. Kvazaŭ oni ŝatus provoki, ke venontjare okaze de la deka datreveno de la praga printempo 1968 eksplodu revolucio.

       Eble estis eraro inviti Lilin tien ĉi, pensas Ota, kion povas fari la kompatinda knabino, se mi ne trovos al ŝi laboron? Kiel laborloko estus konvena nur tia institucio, kie sufiĉas koni nur la hungaran lingvon. Eble oni dungos ŝin en la Hungara Kultura Instituto, kie Lili povos labori uzante sian gepatran lingvon ĝis kiam ŝi ellernos la ĉeĥan. Estas vero, ke ŝi scipovas la portugalan, sed sen la ĉeĥa ŝi nenion atingos, kaj trovi okupon pere de Esperanto estas absurdaĵo. Estos pli bone, se ili eĉ ne mencios la Internacian Lingvon, ĉar aŭdante pri ĝi,  en la vizaĝo  de la  plej multaj homoj aperas rideto kvazaŭ ili dirus: kompatinduloj, ho, vi parolas artefaritan lingvon, ĉu vi estas maŝinoj? Sekve, se ni ne volas aspekti primitivaj, ni devas silenti pri Esperanto, meditis Ota.

      La Hungara Kultura Instituto, kiun oni nomas mallonge Hungara Kulturo, havas vendejon sur Národní třída, tien li iros kaj serĉos kompetentulon, kiu povas doni laboron al Lili. Feliĉe, ke por hodiaŭ li prenis liberan tagon. Aĉetado, postenserĉado, malagrablaj programoj. Apud la angulo de strato Spálená kaj Národní třída li eltramiĝis kaj por malfortigi sian angoron pro apero ĉe la Hungara Kulturo, li decidis halti apud Magazeno Majo rigardi montrofenestrojn ĉu li vidos tie kanapon kaj elektran forneton, kaj se jes, verŝajne li havos pli bonan humoron.

       Diable, kio estas kun mi, li pensis, mi devus esti feliĉa, ke  mia edzino estos tie ĉi, ni interkonsentis venki obstaklojn… Sed kial nia vivo estu obstaklokonkurso?! Lia obseda malbonhumoro kulminis kiam ekpluvis. Ota entuziasmis por Prago, nur tion li ne ŝatis, ke kiam ajn neatendite povas ekpluvi. Li denove ne kunportis pluvŝirmilon, tamen li sciis, ke sen ĝi ne estas konsilinde paŝi surstraten. Nun ĉu li restu sub defluilo de la magazeno Majo, aŭ iru  ĉirkaŭrigardi enen kaj atendu tie ĝis finiĝos la pluvo? Dum lia hezitado oni admonis lin ne bari la vojon al eskalatoro gvidanta malsupren al la superbazaro. Fine oni forpuŝos min, li pensis, kaj ĉar la homamaso kreskis, li ekiris laŭ la montrofenestro alidirekten. Li iĝis tute malbonhumora, aldone pro la pluvo  obsedis lin tia dormemo, ke eĉ starante li povus ekdormi. Subite li konsciiĝis, ke li rigardas la virinajn vestojn. Kvankam tio ne rolis en liaj tiutagaj planoj, la vestoj rememorigis lin, ke li promesis al Lili, se ŝi alvenos Pragon, tiam li akompanos ŝin aĉetadi. Lili volis nigran vesperan robon por tiuj okazoj, kiam ili vizitos koncertojn. Mi ege ŝatas la ĉeĥan muzikon, ŝi diris, mi adoras barokon, Stamic, Zelenka, Benda, Duŝek, Brixi, tiujn mi konas, sed certe estas ankaŭ aliaj, ni ofte iros al koncertoj, ĉu ne? Pri kio ne revadas tiu ĉi knabino? Evidente ŝi ne scias,  en kia lando ŝi alvenos, vesperan robon ŝi bezonas, nu, tian certe oni ne vendas, indignis Ota. Kial ŝi ne aĉetas ĝin en Budapeŝto, tie eblas elektadi! Lili menciis multekostecon, Ota promesis al ŝi, ke post ŝia alveno li elektos unu belegan robon, kostu kiom ajn. Mi estis senrespondeca kaj denove ion fuŝis, li konstatis.

      Dume al ekstera observanto povis ŝajni, ke Ota ĉiam pli kaj pli enprofundiĝante rigardas la virinajn vestojn, efektive la vestoj iom post iom malaperis antaŭ liaj okuloj kaj ilian lokon okupis la bildo de lia ĉefo, la dikstatura  Haluŝka, kiam li reĵetis la lastan artikolon de Ota. Tiu bildo ekfulmis antaŭ li kiam li eldiris en si mem, ke li denove fuŝis ion. Kvazaŭ projekciitan sur vitro de la montrofenestro li vidas Haluŝkan, kiu arogante ĵetas manuskripton sur la tablon de Ota kaj dume movigas la suban lipon. Tiu stranga buŝmovo de Haluŝka estis timiga por la kunlaborantoj de la eksterlanda politika fako, la ĉefo kvazaŭ balbutus: via artikolo estas fekaĵo, fekaĵo, fekaĵo, kaj la stranga buŝmovo efektive tion signifis, nur la plej aĝaj rememoras pri tiu tempo, kiam Haluŝka akrasone blasfemis, liaj mallaŭdoj onidire aŭdiĝis ĝis la statuo de Venceslao, sed unu belan tagon li ricevis partian riproĉon pro la aĉa parolmaniero kaj depost tiam Haluŝka ne parolas aĉe, nur balbute grumblas.

       Kial mi volas je ĉiu prezo esti ĵurnalisto, kial mi ne kontentiĝas pri la tradukista posteno, tiel almenaŭ neniu envias min, la ĉefo ne mallaŭdas, mi povus ekzisti ĝis la pensio tiel silente, kvazaŭ mi jam nun estus pensiulo, li pensis. Sed ĝuste tio estas la sveneto, tiu ĉi prema trankvilo, el kiu li, estante tridekses jara, nun ne sukcesas elrampi, pli malfrue estos ĉiam pli malfacile, se neeble. Haluŝka promesis, se Ota skribos posemajne unu bonan artikolon, li rekvalifikos lin. Ota elektis Amerikajn Unuiĝintajn Ŝtatojn kiel sian fakteritorion. kvankam li estis konvinkita, ke Usono estas la plej bona loko en la mondo, per sia elekto li entreprenis, ke li skribos pri ĝi nur malbonon. Tiujn du aferojn estis malfacile akordigi, sed li esperis, ke kun iom da ruzo li superos la problemon. Sed post certa tempo li rekonis sian eraron. Antaŭnelonge, kiam li volis trovi edzinon en Okcidento kaj kalkulis pri la transloĝiĝo tien, li klopodis fabriki pozitivtonajn artikolojn, ke en iu okcidenta lando ne estu malagrable klarigi la voĉon de siaj skribaĵoj. Ĉar tiun planon li devis forĵeti, estiĝis nova situacio.

      Ŝajnis al li, kion li fuŝis en la lasta artikolo, tamen li devis analizi tiujn reĵetajn aferojn, esperante, ke foje li divenos la sekreton de la oportuneco. Mi skribis, li refreŝigis en li mem la artikolon, ke en tiu arizona universitato, kie antaŭnelonge oni batis la studi dezirantajn malhelhaŭtajn gejunulojn, hodiaŭ unu kvarono de la studentoj estas malhelhaŭta.  Du eraroj povis piki la okulojn de Haluška: uzado de la vorto „malhelhaŭta”, kiu verŝajne ne estas akceptebla, sed kion skribi anstataŭe, pri tio Ota ne havis ideon. Sed la baza mistrafo evidente estis prezento de evoluo kaj ties pozitiva prijuĝo. Ĉar en Usono ne estas evoluo, ĉio stagnas, hodiaŭ, fine de la 1970-aj jaroj oni same persekutas la posteulojn de la iam el Afriko pelitaj homoj por esti sklavoj, kiel antaŭ dudek jaroj… Ej, sufiĉe, li pensis, kiom ankoraŭ mi meditos pri tio? Subite eklumiĝis antaŭ li ebleco de korekto, jes, tiun esprimon necesas uzi anstataŭ „malhelhaŭta” kio nun hazarde, dum subkonscia funkciado de la instinkta memcenzuro, venis en lian memoron: „posteuloj de la iam el Afriko pelitaj homoj por esti sklavoj”. Kaj la tekston tiel li devas transskribi: „En la universitato Woodlake (Arizona),  kie ankoraŭ antaŭnelonge batis la studemajn posteulojn de la homoj iam pelitaj el Afriko, ankoraŭ hodiaŭ nur kvarono de studentoj apartenas al tiu ĉi kategorio”. Ne, tamen tio ne estos bona, tio sonas kvazaŭ ili apartenus al la kategorio „batitaj” … Ota ankoraŭ pli malinklinis, elprenis poŝtukon kaj viŝis sian ŝvitan frunton. Diable, Haluška, transskribu vi, kaj iru en la inferon!     

Unu kruĉon da biero li devus trinki por rekonsciiĝi, en tia malbonhumoro li nenion povas fari, des malpli trakti kun iu hungara ĉefo pri la posteno de Lili, sed eĉ aĉetadi li ne emas. Li rigardis brakhorloĝon kaj surprizite vidis, ke estas jam tempo de tagmanĝo. Kien li iru? Plej proksime estas la strato Na Perštyně, delonge li ne estis en la bierejo U Medvídků, ĉar lia amika rondo kunvenadas regule  en la bierejo U Pinkasů, kaj krome li pli ŝatas la pilzenan bieron ol la Budvaron, sed nun ne domaĝas eta ŝanĝo, li opiniis, do, iris al U Medvídků.

      Estis sufiĉe da libera loko, en simpla labortaga tagmezo verŝajne nur dungitoj de la ĉirkaŭaj laborlokoj venadas tien ĉi, ŝajnis al Ota el la frazfragmentoj de interparoladoj, kiuj atingis lin de la najbaraj tabloj. Nur li  sidis sola iom streĉe ĉe la sespersona tablo,  sed kelnero trankviligis lin, sinjoro, vi povas resti eĉ ĝis vespero, neniu petis rezervi tiun ĉi tablon. Dum li atendis la tagmanĝon drinkis du kruĉojn da biero kaj tuj sentis restariĝi lian spiritan pacon.  La bovofritaĵo kun knedlikoj alportis ankaŭ la korpan trankvilon. Liaj pensoj vagis ĉirkaŭ la hieraŭa fraŭlofesto, kiu kompare al la geedziĝo iomete malfruis, tamen kompare al la alveno de la junedzino okazis tro frue, sed liaj amikoj opiniis, ke jen la ĝusta tempo, kaj Ota obeis. Propre li eĉ ne volis fraŭlofeston, tamen invitis la amikojn, ne al iu luksa loko, sed al ilia kutima tablo en la bierejo U Pinkasů. Ĝi ne estis tia fraŭlofesto, kiajn oni vidas en amerikaj filmoj, sed bonhumora amika kunveno kun pikantaj ŝercoj kaj ŝtormaj ridaĉoj.

       Ili, la sep amikoj renkontiĝas ĉiam tie, en la bierejo U Pinkasů, kie en ĉiu etapo de la tago estas ĝenerale viroj kiuj glutas unu bieron post la alia en la fumplena ejo.  Malofte estas tie ĉiuj sep je unu fojo, sed iuj ĉiam bivakas tie. Tiuj ĉi amikoj, laŭnome Milan, Jozef, Karel, Miroslav, Jindra kaj Stanislav pro io ĝenerale ne klopodas hejmeniri. Aŭ ili estis estas fraŭloj aŭ jam eksedziĝintaj, io ne estas en ordo kun iliaj vivoj, prefere ili sentas sia hejmo la bierejon U Pinkasů ol tiun lokon, kie ili efektive loĝas. La fraŭlofeston ĉeestis ĉiuj, salutparolon diris Milan, la plej malnova amiko de Ota, kiun li ekkonis ankoraŭ en la universitato, ili estis samklasanoj, jam tiam evidentiĝis, kia grandioza amiko vi estas, diris Milan en la salutparolo, sen vi mi neniam vizitadus la enuajn slavonajn studhorojn, sed vi ĉiam enruligis min! Tion oni devis kompreni laŭvorte, ĉar Milan pro infanparalizo ekde sia dekdua jaraĝo estas ligita al radseĝo. Lia privata vivo estas sekreto antaŭ aliuloj, se entute ĝi estas, pri tio iel ne decas lin demandi. Li laboras en la Historia Esplora Instituto, kie je la kvina posttagmeze finiĝas la labortempo,  kaj tiam plejofte veturigas lin Jozef rekte en la bierejon, kaj se Jozef havas tempon, ili restas ĝis fermo. Jozef estas kunlaboranto de Milan, kiu havas propran aŭtomobilon kaj kiu post lia kelkfoja oferto al lia kolego veturigi lin per aŭto, iom post iom iĝis ŝoforo de Milan. Depost kiam Jozef eksedziĝis, foje eĉ  dum semajnfinoj veturigas lian amikon, kaj ne opinias tion tro granda afableco. Karel estas fotografisto, momente sendependa, Ota ekkonis lin en la Ĉeĥoslovaka Novaĵagentejo, kie Karel antaŭnelonge postenis, kien de tempo al tempo oni sendadis Otan elekti fotojn por Lidové ohlasy. Karel rakontis, ke nuntempe li havas grandan laboron, kun kamero li veturas tra la lando kaj faras filmon pri la ĉiutagoj de Ĉeĥoslovakio.

            – Vi sciu, knaboj, ke malgraŭ tio, ke nek unu ribela aŭ ribeliga vorto eksonas el la buŝo de la homoj, tamen ĉiu raporto pruvas tion, ke al la popolo jam tro sufiĉas el la reĝimo.

            – Kaj  kion vi faros kun la filmo, kiam vi finpretigos ĝin? – demandis Milan.

– Plej unue mi prezentos ĝin al vi. Poste mi aŭskultos viajn opiniojn kaj fine… nu – iomete enpensiĝis Karel – mi sendos ĝin al Francio.

         Miroslav, kiu depost 1969 apartenas al la punitoj, vane li estas diplomita inĝeniero, devas  labori kiel helplaboristo en la Paco Ŝumanufakturo, malaprobe skuis la kapon:

         – Multe vi riskas, atentu, el tio povas esti malbono!

         – Kia malbono? – demandis kun sufiĉe indigna voĉo Jindra, kiu samkiel Miroslav estis helplaboristo en Paco Ŝumanufakturo kun tia diferenco, ke en 1968-1969 dekkvar monatojn li estis la direktoro de tiu uzino. Dum la Dubčeka turno  oni nomumis lin, kaj tiam oni eksigis lin kiam post la 21-a de aŭgusto li permesis, eĉ subtenis la longdaŭran strikon. La pasintaj jaroj ekstermis el li ĉiaspecan reziston, sed li alte taksis, se iu, kiel nun Karel, povas  kaj volas ion fari.

Stanislav estas la unusola efektiva laboristo inter ili.  Li estas seruristo, kiu tre ŝatas sian metion. Li laboras en Smíchov, en ĈKD, kaj ne sopiras alion. En la giganta fabriko, kiu oficiale portas la nomon Ĉeskomoravská Kolben-Danek, Stanislav fartas hejmece. Li estas provinca knabo, kiu anstataŭ la hejma trankvilo ŝatas la movriĉan vivon, samtempe li ŝatas preskaŭ senpersone miksiĝi inter aliuloj. Ĉion ĉi li trovas en ĈKD, kaj krome kiam tempo al tempo li vizitadas sian vilaĝon, tie li povas ĝui abundon de rekonoj,  ĉar li ĝustatempe  konsciigis al ĉiuj, ke li faras seriozan krean laboron en Prago, el liaj manoj eliras la famaj tramoj Tatra. Estas vero, ke tiu krea laboro etendiĝas je  la instalo de radoj, sed kien iru tramo sen radoj?  En la tablosocieton Ota invitis Stanislavon kiel lian najbaron en la kvina etaĝo de la fraŭla hejmo en la strato Pod Zvonařkou.

Ota jam delonge loĝis en la strato Pod Zvonařkou, precize ok jarojn depost  divorco de sia unua edzino depost la divorco de sia unua edzino. Se li rememoras pri tiu periodo nun, kiam kun Lili pliboniĝis lia vivo, li klare vidas, ke el la ok jaroj sep pruviĝis avaraj, kiam nenio sukcesis al li. La malbonŝanca periodo de lia privata vivo komenciĝis aŭtune en 1969, kiam neatendite  konfuzo estiĝis en la rilato kun la edzino, Jana, kies konduto subite ŝanĝiĝis. Unu jaron post la okupado  nenio estis en ordo nek en Prago, nek en la tuta Ĉeĥoslovakio. En la prema atmosfero de la restaŭrado de la diktaturo la homoj timis unu la alian.  Printempe de 1968 ĉiu malkaŝe aŭdigis sian opinion, kaj atendis ne nur pli bonan propran sorton, sed ankaŭ ekfloron de la lando, aŭtune 1969 ĉio silentiĝis, kaj en la silento ĉiu centfoje pripensis ĉu ekparoli. Ne tiel Jana. Ota ne komprenis, kio okazas kun ŝi, la edzino komencis strange konduti, vizitadis friziston, kozmetikiston, farbis sin, ĉiam estis gaja,  kaj tiu  bonhumoro ne konvenis al la okazoj, kiuj tiam estis. Estis nur premaj okazoj, diversaj kunsidoj en la laborlokoj, konfuzaj, malsinceraj paroladoj, el kiuj ne estis eble ekscii, kiu estas tiu, kiu efektive subtenas la reĝimon de Husák, kaj kiu ankoraŭ simpatias kun Dubček, ĉar laŭ la spertoj de la pasinta periodo la plejparto de la homoj evidente apartenis al la dua tendaro, kvankam ĉiu klopodis tion kamufli.  La landon ekregis timo.