(La sekvajn liniojn skribis pri mi unu mia amiko por Wikipedio, pro tio estas la teksto en tria persono.)

      Ŝi naskiĝis la 11-an de aprilo 1947 en Mohács, Hungario. Ekde 1966 ŝi studis en la Universitato Eötvös Lóránt en Budapeŝto en la fakoj hungara lingvistiko kaj -literaturo kaj bibliotekaj sciecoj. Ŝi esperantistiĝis en la sama jaro, aliĝis al HEA, kaj komencis siajn  studojn en la Esperanto-fako. Ŝi estis disĉiplo unue de Alfonzo Pechan, poste de prof-o István Szerdahelyi. Laŭ la propono de prof-o Szerdahelyi ŝi komencis okupiĝi pri la vivoverko de Sándor Szathmári. En 1971 ŝi plenumis la praktikan semestron de instruado pri Esperanto ĉe Johano Ingusz. Ŝi diplomiĝis en 1971 kiel bibliotekisto kaj hungara-esperanta mezlerneja profesoro. Samjare ŝi eklaboris en Hungara Esperanto-Asocio kiel sekretario de la Hungara Kultur-Festivalo en 1972, kiu estas konata ankaŭ kiel „Eŭropa Kongreso”, ĉar la UK en tiu jaro okazis en Portlando, Usono.  Éva Tófalvy plenumis grandan laboron, planis kaj organizis la riĉan hungaran kulturon prezentantan festivalon, kiun partoprenis pli ol 500 homoj el Eŭropo.

        En 1974-75 ŝi instruis en la Pedagogia Altlernejo de Esztergom hungaran lingvistikon kaj Esperanton, kaj fondis specialan trejnadon por la studentoj fariĝi Esperanto-instruistoj en elementaj lernejoj. Ŝi organizis en Esztergom la unuan Esperantan Studentan Rondo-Konferencon en Hungario.

        En la postsekvaj jaroj ŝi laboris en diversaj kampoj de la movado krom sia instrua laboro, pleje skribis en hungara lingvo pri Esperanto eventoj, ekz. okaze de la 80-a naskiĝtago  de Kálmán Kalocsay faris intervjuon kun li por Magyar Hírlap.

        Ekde 1974 ĝis 1977 en la Hungara Radio ŝi faris hungarlinvan radioelsendon „Kvin minutoj de esperantistoj”. En tiu ĉi programo ŝi prezentis novaĵojn pri la eventoj de la enlanda kaj internacia movado. La radiospektaklo estis populara, kaj helpis pliigi la intereson pri Esperanto.

        En 1977 ŝi edziniĝis al Oldřich Kníchal, ĉeĥa esperantista ĵurnalisto. La geedziĝo daŭris 44 jarojn, ĝis la 21-a de marto 2021, kiam la edzo mortis en epidemio  Covid-19. Dum la esperantista geedziĝo ŝi, kompreneble, uzis Esperanton kiel familian lingvon ĉiutage.

        Éva Tófalvy ekde 1975 estas konata kiel Esperanta verkisto.  Ŝia verkista laboro komenciĝis en 1975, ekde kiam ŝi publikigas poemojn, novelojn kaj eseojn. (Tiam ŝi uzis sian nomon en la formo Éva Tófalvi, sed kiam evidentiĝis, ke la hungara biatlonistino, ĉampionino de Rumanio havas la saman nomon, Éva ekuzis sian nomon kun -y-a fino, kiu cetere estas la originala formo de ŝia familia nomo.)

        Ŝi dum multaj jaroj esploris la verkaron de Sándor Szathmári. Dank’ al tiu laboro ŝi trovis kaj publikigis en 1991  hungarlinvan romanon, Estonto (Jövő) parton de trilogio Vane (Hiába), kiu estis kaŝita kaj preskaŭ forgesita dum 59 jaroj pro politikaj kaŭzoj, ĉar la romano akre kritikas kaj la ruĝan kaj la brunan diktaturon.

        Éva Tófalvy publikigis multajn studaĵojn pri Sándor Szathmári, kaj hungare monografion en 2017. Ŝi krom Esperanto publikigas ankaŭ hungare, kaj en la centro de siaj verkoj estas la okazintaĵoj de la jaro 1968.  Ŝi estas fakulo pri tiu temo, protagonisto de la filmo 1968, reĝ. Zsolt Balogh, 1989.

        Ŝi kontribuis al kelkaj revuoj: Fonto, Beletra Almanako, Hungara Vivo, Paco, Esperanto Revuo, ktp.

 Libroj de Éva Tófalvy:

  • Kiuj semas plorante. Romano. Kun Oldřich Kníchal. Universala Esperanto-Asocio. Rotterdam. 1984.
  • A diktátor arcképe – Portreto de la diktatoro. [Kisregény. Magyar-eszperantó kétnyelvű kiadás.] AKVILA & PRISCILLA. Budapest – Pécs.  2007.
  • Kazohiniától Atlantiszig. Szathmári Sándor és utópiái. [Monográfia.] AKVILA & PRISCILLA. Budapest-Pécs. 2017.
  • A szabadulás. Regény. AKVILA & PRISCILLA. Budapest – Pécs. 2019.
  • La liberiĝo. Romano. AKVILA & PRISCILLA. Budapest – Pécs. 2019.
  • Ólomcukor. (Plumbosukero) Regény. Hungarlingva romano. AKVILA & PRISCILLA. Budapest – Pécs. 2022.

Eseoj, studaĵoj
(selektite la pli gravaj):

  • Szathmári, a magyar Orwell avagy Orwell, az angol Szathmári. In: Szathmári Sándor: Hiába. Jövő. Bp. Szépirodalmi könyvkiadó. 275-309. p. 1991.
  • Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári. Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997). Ĉefred. Tamás Gecső.  Universitato Eötvös Loránd. Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko. Bp.346-351. p. 1998.
  • Aersoifo.  Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi. Redaktis Ilona Koutny. ProDruk & Steleto. Poznan. 323-329. p. 2009.
  • Kiuj semas plorante… Fragmento. Baza Literatura Krestomatio. 2a eld. Budapest: HEA, 1982. 3a eld. Budapest: HEA, 1986. 4a eld. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: LEA. 2019.
  • Rolo de la persona faktoro en la Esperanta literaturo. Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Universala Esperanto-Asocio. Rotterdam. 15-25. p. 2012.
  • La du testamentoj de Sándor Szathmári. Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Universala Esperanto-Asocio. Rotterdam. 69-75. p. -2012.

Ŝiaj premioj:

  • Premio por novelo. II. Belartaj konkursoj de UEA. 1978
  • Premio por poezio. I. Belartaj konkursoj de UEA. 1979
  • Premio Raymond Schwartz por romano. Belartaj konkursoj de UEA. 1980
  • Premio Luigi Minnaja por eseo  Belartaj konkursoj de UEA. 1981
  • Premio Luigi Minnaja por eseo  Belartaj konkursoj de UEA. 1995

Organiza Laboro

La Hungara Kultur-Festivalo estis mia unua seroza laboro por Esperanto. Mi estis la sekretario de tiu granda evento, kiun oni nomis Eŭropa Kongreso (ĉar la UK en la jaro 1972 okazis en la Amerika kontinento). Partoprenis ĝin pli ol 500 homoj, kiuj povis konatiĝi kun la eksterordinare riĉa hungara kulturo en la Internacia Lingvo. Hungario donis al Esperanto eminentajn verkistojn, el kiuj tiam ankoraŭ vivis Kálmán Kalocsay, Sándor Szathmári kaj Lajos Tárkony. Mi organizis literaturan programon, por kiu mi invitis ilin. Feliĉe, ili ĉiuj tri akceptis la inviton. La literatura programo kun ilia partopreno estis grandega sukceso.